Rapida asembleo 2013 de LF-koop

HeKo 527 1-B, 23 feb 13

Kutime en Esperantio la asembleojn partoprenas precipe la estraroj kaj malmulte la simpla membraro. Ĉe LF-koop okazas la malo: hodiaŭ ĉeestis nur unu komitatano, sen. Marie-France Conde Rey, kiu prezidis ĝin.

Je la malfermo, la kooperantoj eksciis pri la farto de sen. Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”. Kun kvin rompitaj ripoj kaj operaciita pulmo li atendas elhospitaliĝon por la venonta semajno: li konvaleskos hejme. La asembleo bondeziras al li; samtempe ĝi tre ĝojas pro la bona konvalesko kaj refortiĝo de alia ĉefredaktoro, Perla Martinelli.

La asembleo konstatis ke translokiĝoj kaj malsanoj perturbis la eldonritmon de la periodaĵoj en 2012.  Tamen kaj “Literatura Foiro” kaj “Femina” reakuratiĝis, kaj “Homarane” n-ro 2 estas prespreta. La sola zorgo venas de “Heroldo de Esperanto”, kiu malfrue kaj malregule aperadas; tamen ĉiuj numeroj estas redaktataj.

La librofako anoncas ke “Historio de la esperanto-literaturo”, aŭtorita de c-ano Carlo Minnaja, estas preskaŭ finita. Ĝi estos publikigita ĉi-jare.

La financa situacio ne vekas zorgojn, ankaŭ danke al la rento de la nemoveblaĵo. Pli zorgiga estas la malforto de la Administra Komitato: dum la venontaj monatoj necesos streĉo por refortigi la tutan stabon. Interalie, LF-koop rekomendas al siaj kunlaborantoj partopreni en la Atelieroj pri redakta kreivo, sponsoritaj de Feminisma Esperanta Movado. Estis konstato, ke inter la gravaj internaciaj gazetoj (Esperanto, Kontakto, Sennaciulo, La Ondo de Esperanto ktp) nur tiuj de LF-koop havas ĉefredaktorinojn. Kio tute kongruas kun la strategio de la Esperanta Civito, plej valoriganta virinojn en Esperantio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.