Raŭma manifestano provas malsovetigi UEAn

HeKo 451 8-A, 27 aug 10

Unu el la du subskribintoj de la Manifesto de Raŭmo elektitaj al la nova estraro de UEA lanĉis proponon por malsovetigi la asocion, kies ĉefburokrato efektive estas iama funkciulo de la komunista partio de Finnlando. Nemezo volis, ke la estrarano (Amri Wandel) rezidas en Israelo, kie la ĝenerala direktoro (Osmo Buller) tute ne volis okazigi la Universalan Kongreson en 2000.

Jen la propono de estrarano Wandel, apogata de komitatano Stefan MacGill, ILEI-prezidanto, kiu draste redimensiigus la povon de la Grandaj Elektantoj:

NOVA TEKSTO EN LA ELEKTOREGULARO

8.1.1. La elekta komisiono metas antaŭ­ la Komitato ĉiujn valide ricevitajn proponojn kune kun biografietoj kaj intencoj. La nomoj de la kandidatoj aperu en alfabeta ordo.

8.1.2. Por la estrar-elektoj la elekta komisiono rajtas, sed ne devas, rekomendi preferata(j)n konsisto(j)n, kiu(j) liveras kohera(j)n teamo(j)n.

8.1.3. Se la elekta komisiono malakceptas validan kandidatigon, ĝi devas motivi tion en sia raporto
. [NdlR: ĝis nun la elekta komisiono ne motivis la rifuzon pri s-roj Schäffer kaj Vergara]

8.1.4. Elektitaj estas tiuj kandidatoj en la listo kiuj ricevis plimulton da voĉoj, sed almenaŭ­ pli ol duonon de la voĉoj. Se oni ne atingas la koncernan nombron oni aldonas al la listo eventuala(j)n propono(j)n de komitatano(j) kaj revoĉdonas.



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.