Raŭmistoj honoris Eŭgenon de Zilah per simpozio

HeKo 769 8-B, 19 aŭg 21

Kultura Centro Esperantista organizis ĉi-semajne en Ĉaŭdefono simpozion honore al Eŭgeno de Zilah, kun realaj ĉeestantoj kaj telematikaj kuplitoj: partoprenis personoj el tri kontinentoj, interalie du vickonsuloj de la Esperanta Civito kaj du estraranoj de la Universala. Aparte aprezaj pri la alta nivelo de la prelegoj estis la vortoj de UEA-vicprezidanto, s-ro Trezoro el Popola Ĉinio.

La ĉefa prelego, de c-ano Vinko Oŝlak, konsistis fakte el du eminentaj lekcioj, el kiuj la unua dediĉita al la signifo de filozofio kaj la dua aplikanta al la filozofo de Zilah tiun analizon.

Specife pri la originala verkisto en esperanto estis la prelego de c-ino Perla Martinelli, kiu ĉerpis el la profunda kritiko de c-ano Carlo Minnaja en “Historio de la esperanta literaturo”, el la intervjuo de “Literatura Foiro” en aprilo 2014 kaj el la artikoloj aperintaj en LF post lia forpaso. Fakte “Literatura Foiro” estas la revuo kiu dediĉis pli da atento al Eŭgeno de Zilah, malgraŭ lia minimuma kontribuado al ĝi.

“La paradokso de Zilah” povus titoliĝi la enkonduko al la prelego de c-ano Giorgio Silfer: samnoma kiel Lanti, kiel li rezigninta kaj pri la denaska (hungara) kaj pri la adopta (franca) favore al esperanto, kiel li forlasinta la makrosocion por vagadi tra la mondo, uzanta la arkaismojn “ci” kaj “cia” pli ol ekstremisma SAT-ano, tamen de Zilah neniom rilatis al la sennaciistoj, kaj ne kapablis efike rilati kun la raŭmistoj, intelekte la plej proksimaj al li. Por kompletigi la paradokson, nur raŭmistoj honoris lian memoron per simpozio (en dizerta foresto de la familio kaj de la iamaj OSIEK-anoj, krom Oŝlak kaj Jausions), kaj d-ro Silfer disvolvis sian intervenon kiel historiografian omaĝon al la centjariĝo de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.