La Konsulo MALrekomendas al la Civitaj parlamentanoj kaj al la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito subteni tian kampanjon kontraŭ japana eldonejo, kian iniciatis Svisa Esperanto-Societo kun la apogo de Universala Esperanto-Asocio kaj aliaj finvenkismaj establoj:
Vidu la informon en HeKo 750 8-A, 26 decembro 2020.
La subjektoj raŭmisme inspiritaj bonvolu atenti pri interkulturaj demandoj kaj bonvolu lasi al Japana Esperanto-Instituto la prioritaton peti eventualan helpon, por kiu ankaŭ la Esperanta Civito (post ekzameno fare de la Kapitulo) estus afable disponebla.
Riichi Karibe, Konsulo — el Jokohamo, 28 decembro 2020
Aldonu komenton