Razgrado jubileas

HeKo 412 4-B, 12 dec 09

Je la 10a de decembro 2009, dum la zamenhofa semajno, la esperantistoj el urbo Razgrad (Bulgario) solene festis la 25-jariĝon de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”.

Ĝi estas establita la 11an de novembro 1984, laŭ ideo de la tiama prezidanto de la Distrikta Estraro de Bulgara Esperanto-Adocio en Razgrado d-ro Ivan Kirĉev, kaj estis la dua tia domo en la lando. Post kvin jaroj la Domo jam havis propran senmoveblan bazon por okazigi sian riĉan esperantistan kulturagadon.

Ĉi-vespere en la kafejo “Esperanto” ĉeestis samligvanoj kaj gastoj el diversaj esperantistaj societoj, amikoj al razgradanoj. La nuna prezidantino, sen. Ivaniĉka Maĝarova prezentis la riĉan agadon de la Domo. Ŝi akcentis al la bona kunlaborado kun aliaj kulturaj institucioj en la urbo kaj kun societoj en la lando kaj eksterlando. La ĉeestantoj spektis lumdiskon pri la 25-jara historio de la Domo.

La prezidantino de la loka Esperanto-societo “D-ro Zamenhof” c-ino Radka Stojanova enmanigis orajn kaj arĝentajn insignojn al aktivaj esperantistoj. Razgradanojn salutis, okaze de la jubileo, gastoj el Ruse, Velingrad, Trojan, Sofio kaj Vraca.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.