Reeldonita la plej fama didaktika libro de Auld

HeKo 690 4-B, 16 sep 18

“Paŝoj al plena posedo”, la fama didaktika krestomatio de William Auld, atingis la kvinan eldonon (ne enkalkulante la represojn, plus apartan pirataĵon fare de la entrepreno de Brunetto Casini en Italio). Kompare kun la kvara ne estas grafika novaĵo, danke al la enpaĝigo fare de Perla Martinelli kaj la bildoj de Martin Markarian.

Tute renovigita estas la apendica parto kaj unu ĉapitro (la trideka) estas anstataŭita de alia. Ne plu tradukaĵo de Kalocsay el (tiam) moderna hungara aŭtoro, cele al la prezento de slanga parolo, sed tekstoj pri denaskismo, precipe unu el la zamenhofaj klasikaĵoj: la dua epistolo al Odeso.

Kun nur unu escepto, ĉiuj aŭtoroj en la krestomatio forpasis (laste Marjorie Boulton). Sed kvindek jarojn poste ili ĉiuj gardas aktualecon, leksike kaj stile.

Kooperativo de Literatura Foiro baldaŭ anoncos la lokon kaj daton de la premiero de la nova eldonaĵo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.