Referencaj tekstoj por la LingvoTesta Sistemo

HeKo 741 5-C, 23 aŭg 20

Laŭ instigo de la Kapitulo, la Komitato de Kultura Centro Esperantista, kiu administras la LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito, decidis pri referencaj tekstoj por la B- kaj C-gradaj lingvotestoj. Por la A-grado ne necesas referencaj tekstoj.

Laŭ la niveloj, la referencaj tekstoj estas: B1 — “Fundamento de Esperanto” de L. L. Zamenhof (specife la Ekzercaro); B2 — “Pashoj al plena posedo” de William Auld (eldono de LF-koop); C1 — “Historio de la esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer; C2 — same kiel C1, plus “Enkonduko al literatura kritiko” de Giorgio Silfer kaj ajna nacia antologio en esperanto.

Se la librojn la ekzamenoto aĉetas ĉe KCE aŭ LF-koop, la vendanto devas garantii 50% rabaton por la testoto kun la esperanta civitaneco, kongrue al la rabato por la diplomtarifo, laŭ direktivo Hiltbrand.

KCE memorigas ke LTSEC ne permesas testi perkoresponde aŭ skajpe: necesas la fizika ĉeesto kaj de la testato kaj de la testantoj. La personoj kiuj akiris diplomon antaŭ Novjartago 2007 (ĉe unu el la institutoj agnoskitaj de direktivo Muehlemann) rajtas peti la ekvivalenton de sia diplomo, sendante fotokopion al KCE. Pro tiuj du kialoj kune, la diplomoj tiel nomataj de UEA-KER (interalie konkurencaj al tiuj de ILEI) ne validas por la ekvivalentigo, nek por la konkursoj aŭ stipendioj kie estas postulata iu LTSEC-diplomo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.