Resanigita la financa situacio de ENa

HeKo 891 1-B, 14 okt 25

La jarkalkuloj de Esperanta Naturamikaro estis konstante deficitaj ĝis 2023, sed ekde 2024 oni rimarkis inversigon de tendenco, precipe danke al NaturAmika KulturSemajno en Katalunio kaj ĉi-jare ankaŭ la sukcesa Andaluza Esperanto-Rendevuo en Malago, kiu inkluzivis la Parlamentan sesion. Tiom ke ekde majo 2025 la kontosaldo estas konstante en pozitivo.

Jen la evoluo de la kontosaldo dum la lastaj sep jarfinoj (la sumoj ne adiciiĝas): en 2018: -1.178,72; en 2019: -2.028,29; en 2020: -2.898,46; en 2021: -3.956,01; en 2022: -3.201,11; en 2023: -3.646,70; en 2024: -2.245,50; en 2025 oktobro: plus 107,47 (kaj praktike sen ŝuldoj).

Por eviti ree deficitan ŝarĝon, ENa preferis rezigni pri la ĉi-jara NAKSE, al kiu aliĝis tro malmultaj personoj. Tio kaŭzis grandan ŝparon pro hotelo kaj artistoj. ENa ricevas neniun subvencion aŭ financan helpon de ekster Esperantio (nek Eŭropa Unio, nek ŝtato, nek lokaj administracioj, nek loterioj ktp).

— ENa-sekretario

Komentoj

Giacomo Comincini

14a Okt 2025 Mar - 18h08

Prave gratulindas Esperanta Naturamikaro pro tiu grava atingo. Espereble venontjare oni povos denove organizi NAKSE, en kiu mi frue deziras partopreni. 

c-ano Rubeno Fernandez

19a Okt 2025 Dim - 10h59

Kiel membro de ENa [ekde 2025], tre surprizas min tiu deficito kvankam jam superita, kaj miras de kie ĝi devenis. Mi esperas bonan klarigon en la venonta asociana asembleo (kaj ke la asembleo estu hibrida aŭ reta!).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.