Respondo de KCE al nederlanda TEJO-komitatano

HeKo 727 2-B, 9 feb 20

Post agitado fare de s-ro Laszlo Szilvasi, iu nederlanda komitatano petis la estraron de TEJO postuli de Kultura Centro Esperantista la deklaron “ke en IJK eventuale organizata en Svislando oni neniun diskriminacius”, konforme al la art. 2 de la statuto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Jen la respondo de la Junulara Komisiono de KCE, invitinta la Internacian Junularan Kongreson:

Estimataj, Dankon pro via demando, kiu ebligis al ni pensi pri tiu detalo.

Unue, ni atentigas, ke la “personae non gratae” ricevis tiun titolon pro la pruvita delikto de ĵurnalisma misfamigo, kaj ne pro “diskriminacio rilate al nacieco, raso, sekso, genro, genra orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo.” Do KCE ne estas devigebla al la specife petita garantio. Bonvolu konsulti (koste de s-ro Konijenberg) juriston en Nederlando, se vi ne kredas nin.

Due, ni supozas ke la demando validas ne nur por KCE, sed por ĉiu kongres-invitinto. Alimaniere okazus maljusta diskriminacio fare de TEJO kontraŭ ni. Konsekvence, nia respondo estas kondiĉita de la fakto ke komitatano Marc Konijnenberg (kaj aliaj kiuj samopinius kun li) tuj faru la saman postulon pri s-ro Kalle Kniivila (55-jaraĝa) en kazo de kongreso en Tjumeno, prenante sur sin la tutan moralan respondecon pri la afero. Porinforme, rezultas ke s-ro Kniivila estas “persona non grata” en la tuta Rusa Federacio, ĉar forpelita pro spionado.

Simila, kvankam malpli grava, kazo estus tiu de s-ro Laszlo Szilvasi (63-jaraĝa), se IJK estus komune organizita en Hungario de HEA kaj HEJ: rezultas ke li estas “persona non grata” ĉe la landa asocio de UEA mem.

Ni do restas en atendo de tiu plia postulo fare de la koncernaj TEJO-komitatanoj.

(subskribis Manuela Blanco, nome de la Junulara Komisiono de KCE)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.