Ekde 3 oktobro 2025, eblas peti la esperantan civitanecon per nova reta formularo, havebla ĉe Esperanta Kulturservo. Tiu diĝita ilo ne ŝanĝas la proceduron, sed simpligas ĝin, eliminante la bezonon de paperaj dokumentoj kaj ebligante pli rapidan kaj aŭtomatigitan administradon de la petoj. La civitaniĝon devas peri paktinta establo aŭ parenco, kiuj garantias pri la efektiva scipovo de esperanto flanke de la koncernato. Okaze de parenca civitaniĝo, oni petas lingvodiplomon almenaŭ A2-nivelan.
La formularo alireblas per la jena ligilo.
La nova sistemo – kreita de sen. Alessio Giordano – agas kongrue kun la Civitaj normoj pri privateco, tial ke personaj datenoj de la petanto estos storitaj kaj gardataj nur de la rikorda sistemo de la Civito kaj de la matrikulisto, laŭ Lex Lubomira.
Oficiale fondita la 2 junio 2001, la Esperanta Civito estas kolektivo kiu celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo. Esperantaj civitanoj konceptas esperanton ne nur kiel komunikilon kaj artan perilon, sed ĉefe kiel identigilon; por ni esperanto estas parto de nia ĉiutaga identeco kaj la celo de la Civito estas antaŭenpuŝi ĝiajn transnaciajn valorojn kaj emfazi la realan funkcion de esperanto kiel lingvo de alternativa komunikado por malgranda diaspora komunumo, pli ol eventuala dua lingvo por la homaro.
Ĉiu homo kiu scipovas esperanton rajtas peti la civitanecon, sed la servoj de la Civito kaj ĝiaj establoj estas proponataj al ĉiuj esperantistoj kaj neesperantistoj, sendiskriminacie. La efektivaj avantaĝoj de la civitaneco konsistas en la konstantaj rabatoj (10% ĝis 50% depende de la servo) proponataj al la civitanoj kaj la rajto voĉdoni kaj kandidatiĝi por la elekteblaj organoj.
Ni memorigas ke la peto pri la esperanta civitaneco estas senpaga por membroj de paktinta establo aŭ abonantoj de paktinta periodaĵo. Se vi ne estas membro de paktinta establo kaj ne abonas paktintan periodaĵon, unue aliĝu al establo aŭ abonu periodaĵon, por ke via peto estu konsiderata kiel ricevebla. La civitaneco estas principe dumviva, krom se oni eksplice petas ekscivitaniĝon, kaj oni gardas ĝin eĉ se oni ne plu membras en la establo aŭ malabonas la periodaĵon kiuj peris la petskribon.
Sekvas la teksto de la dekreto.
Dekreto Giordano-Blanco
Pri la virtuala petskribo de la Esperanta civitaneco
La vickonsulo pri klerigado Alessio Giordano kaj la vickonsulo pri internaj aferoj Manuela Blanco, konforme al la delego ricevita de la Konsulo, dekretas el Ĉaŭdefono respektive Malago, la 3an de Oktobro 2025:
1) Ekde la hodiaŭa tago eblas peti la Esperantan civitanecon ne plu ekskluzive per papera petskribo, sed ankaŭ per virtuala sistemo libere alirebla tra la jena ligilo: https://kulturservo.esperantio.net/form/civitaneco
2) La virtuala petskrib-modulo gastas ĉe Esperanta Kulturservo, konsorcie celita servo administrata de Kooperativo de Literatura Foiro, kiu traktos la datumojn de la submetantoj konforme al la normaro indikita en la art. 5, par. 2 de la Konstitucia Ĉarto, tiel ke ili estos storitaj kaj gardataj nur en la civitana arkivo ĉe la Registra instanco de la Esperanta Civito, laŭ Lex Lubomira kaj Dekreto Fernández (HeKo 889 6-C, 30 sep 25).
3) La petskriboj estos aŭtomate plusenditaj al la indikitaj establo aŭ parenco, konforme al Lex Valeria, por ke ili peru la peton pri civitaniĝo.
4) La ligilo por la petskribo pri la Esperanta civitaneco devas aperi en la retejoj de civitaj instancoj aŭ adjudikitaj servoj, se ili posedas propran. Laŭdiskrecie, ankaŭ establoj rajtas aperigi la ligilon en siaj retejoj kaj tra siaj informkanaloj.
Aprobita de Konsulino Lorena Bellotti dum la 6a kapitula kunsido (3 Oktobro 2025)
Subskribita de Rubèn Fernández Asensio, aktisto kaj arĥivisto de Esperanta Civito, nome de
la Konsulino
Komentoj
14a Okt 2025 Mar - 06h17
Varmajn gratulojn al ĉiuj organizintoj de la nova reta mekanismo de civitaniĝo. La konsorcio certe profitos je tiu ĉi novaĵo.
Aldonu komenton