Reveno de la Konsulo

HeKo 418 4-C, 13 jan 10

Morgaŭ, 14 januaro 2010, la Konsulo reprenos siajn funkciojn post trisemajna foresto. La tuta esperanta popolo estu dankema al la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey, kiu brile plenumis la konstitucian oficon de anstataŭanto, interalie okaze de grava misio en Afriko.

La Konsulo dankas ankaŭ al la ceteraj kunlaborantoj pro la akurate plenumitaj taskoj. Specialan dankon li sendas al la redakcio de HeKo kaj al la delegito pri ĝia respondeco en la Kapitulo, la vickonsulo pri informado, sen. Ljubomir Trifonĉovski.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.