La Asembleo de la Esperanta PEN, dum la venonta Kultura Esperanto-Festivalo, pritraktos la proponon restarigi la literaturan PEN-premion “La Verko de la Jaro”, kiu ĉesis post la forpaso de la karmemora c-ano Ljubomir Trifonĉovski: je alternaj jaroj pri originalaj poezio kaj prozo en esperanto.
La strukturo de la premio estus la sama: la PEN-membraro selektus la kandidatajn verkojn inter tiuj eldonitaj en la koncerna jarduo (necesus la apogo de almenaŭ tri PEN-anoj), la abonantaro de “Literatura Foiro” voĉdonus, la aŭtoro de la plej voĉdonita titolo rajtus je restado kun kompleta pensiono en kastelo apud la Lemana lago por ekverki novan libron.
La verkoj devus ekzisti (ankaŭ) en papera formo, kun minimumaj eldonkvanto kaj paĝokvanto. La unua konsiderota jarduo estus 2025-26, do la unuan fojon temus pri la PEN-premio “La Verko de la Jaro” 2026.