Rezolucio pri la pandemio kaj ties influo al Esperantio

HeKo 738 2-C, 30 jun 20

La Senato de la Esperanta Civito

KONSTATAS ke la nuna pandemio grave kompromitis la efikecon de la sanitara sistemo en multaj landoj, sed pli ĝenerale ilian socian kaj kulturan vivon per trud-izolo, fermo de landlimoj, krizo en la komunuma vivo, altigo de la senlaboreco kaj restrikto de la persona libereco ĝis nivelo nekonata en la demokratioj post la dua mondmilito;

BEDAŬRAS pro la malfruo ĉe Monda San-Organizo kaj pro la komunika stilo de multaj registaroj, ankaŭ en demokratioj, karakterizata per kvazaŭmilitaj sloganoj;

DENUNCAS la instrumentan uzon de la restriktoj pro la pandemio, damaĝaj por la respekto de la civilaj rajtoj, jen per rasisma konduto de policanoj, jen per nuligo de aŭtonomiaj rajtoj en periferiaj regionoj, jen per intensigo de subpremo al pacaj manifestaciantoj, jen per almenaŭ parta suspendo de civitanaj rajtoj;

ZORGAS pro la eventuala degenero de la situacio kaj ekonomie kaj politike en la diversaj landoj;

ALVOKAS al pli efika kaj kunordigita reago por ŝirmi la esperantan popolon kontraŭ la sekvoj de la supra situacio, konsiderante ke ankaŭ nia diasporo estas viktimo de la supraj negativaj fenomenoj.

(Riichi Karibe, Konsulo de la Esperanta Civito)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.