Rezulto de la skrutinio por la Senato

HeKo 497 1-C, 17 dec 11

Post la skrutinioj protokole komunikitaj de dek unu balotejoj el dek unu, jen la definitiva rezulto de la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, 15 decembro 2011:

Voĉoj esprimitaj entute: 193.
Voĉoj validaj: 186, el kiuj 9 sindetenaj.
Por la Ruĝa Listo: 23 (12,99%)
Por la Verda Listo: 130 (73,44%).
Por la Blanka Listo: 24 (13,55%).

Voĉoj laŭ la kandidatoj (preferoj):
Ruĝa Listo
Rooke 22, Zavadlav 19
, Agbolo 9, Byelongo 8, Nuñez Hernández 8, Bamberski 6, Liu 6, Negrete 6, Papazov 3, Shrestha 0.
Verda Listo
Silfer 87, Conde Rey 79, Trifonĉovski 51, Mbazumutima 49, Nimubona 47, Zelazny 23, Herrero 17, Emanuelsson 15, Nájera 14, Cattaneo 12, Nguefack 10, Waseka 10, Karibe 10,
Hammarberg 9, Batila 8, Hiltbrand 6, Penacchio 5, Henry 3, Grisafi 1. 
Blanka Listo
Bartek 12, Rogora 9
, Amstad 7, Birindwa 7, Mihalkov 3, Thomas 3, Nawrocki 2.

Proporcie estas asignitaj 9 senatanoj al la Verda Listo, 2 al la Blanka kaj 2 al la Ruĝa. Aldoniĝas 6 pro la balotpremio al la gajninta listo. Praktike la Verda grupo havas unu senatanon malpli ol en la antaŭa mandato, la Ruĝa unu plian, la Blanka estas egala.

En la Senato sidos 13 rezidantoj en Eŭropo, 4 en Afriko, 1 en Ameriko kaj 1 en Azio (dum la antaŭa mandato estis 18 en Eŭropo kaj 1 en Afriko).

La Konsulo por la mandato 2012-2016 estos sen. Marie-France Conde Rey, la Vickonsulo estos sen. Ljubomir Trifonĉovski.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.