Rezultoj de la konkurso EKRA-2013

HeKo 534 3-B, 11 jun 13
En la 23a Internacia Literatura Konkurso EKRA-2013, organizita de la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” – Razgrado (Bulgario), sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”, partoprenis dudek aŭtoroj el sep landoj. Jen la rezultoj:

Por poezio:
Unuaj premioj al Race Joseph Capet kaj Valentin Melnikov.
Duaj premioj al Nikola Uzunov, Lina Gabrielli, Jaroslav Krolupper kaj Carmel Mallia.
Triaj premioj al Tonĉo Valev kaj Alberto García.

Por humuraĵoj:
Unua premio al Nikola Uzunov.

Por rakonto:
Unua premio al Lenke Szász.

Ĵurio: Ljubomir Trifonĉovski (prezidanto), Ivaniĉka Maĝarova kaj Dimitrinka Kateva.

Premiitaj verkoj aperos en la revuo “Literatura Foiro” kaj la bulteno “Esperantista Tribuno”.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.