Rogener Pavinski plendas pro la sorto de "Kontakto"

HeKo 691 3-A, 23 sep 18

“Mi devas manifestacii min malfavore al tio, kio estas laŭ mia percepto la sinteno per kiu TEJO kaj UEA  rilatas al tiu ĉi revuo” ĵus deklaris publike Rogener Pavinski, la brazila ĉefredaktoro de “Kontakto”, okaze de la eldono de la aŭgusta numero 2018.

“Miasente, Kontakto nuntempe aspektas kvazaŭ filo de divorcintaj gepatroj, kiujn ĝenas la fakto ke ĝi deficitas finance, tamen unu atendas de la alia, ke oni prenu la iniciaton ion fari. La diskutoj pri ĝi ĉiam tuŝas la problemojn kaj la eblaj solvoj estas nur la plej simplaj (ekz. ĉesi presi la paperan version). Ne ekzistas ideoj aŭ plano por reklamado, kaptado de novaj abonantoj k.s. La nurajn ekzemplerojn, kiuj reklamcele troveblis en la kongresoj ĉi-jare, estis mi, kiu kunportis” amare konfesas s-ro Pavinski, kiu evidente ne rimarkis la sugestojn ĵus publikigitajn en HeKo.

“Kontakto ne estas mia. Ankaŭ ne de TEJO aŭ UEA simple. Ĝi apartenas al la tutmonda esperantistaro, kaj estas unu el la ĉefaj publikaĵoj ― nedubinda elmontrilo de la Esperanta kulturo, kiu dum pli ol duonjarcento aperis seninterrompe. Jes, la gepatroj jam havas siajn proprajn problemojn, sed tio ne povas esti senkulpigo por la malatento, kiu iom post iom povas damaĝi tiun ĉi jam 55-jaran revuon” konkludas la ĉefredaktoro.

Laŭ informo kiu ne atingis lin, ekzistas almenaŭ unu privata eldonejo kiu pretus transpreni je sia kosto la eldonadon de “Kontakto”. La periodaĵo tamen apartenas al UEA, tute ne al TEJO; interalie pri tia situacio kunresponsas Pavinski mem, kiu rekomendis lasi ĝin ĉe UEA, laŭ la korespondado kiu kondukis al la interkonsento okaze de la “divorco”. Do UEA (kaj ne TEJO) posedas, administras kaj konsekvence devus reklami la revuon. Estas strange ke la UEA-libroservo (kun ordinare salajrata responsulo) ne zorgis pri la prezento de Kontakto-ekzempleroj dum UK en Lisbono, kiel oni deduktas el la informo de s-ro Pavinski.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.