Rooke malprava laŭ svisa tribunalo

HeKo 550 7-C, 24 jan 14

Plia verdikto malfavora al sen. Dieter Rooke, post tiu de la Kortumo, kiu 30 decembro 2013 agnoskis vera la akuzon pri korupto kontraŭ lia persono. Ĉi-foje tamen ne temas pri instanco interna al la Esperanta Civito, sed pri ekstera svisa tribunalo.

En dato 22 oktobro 2013 sen. Rooke denuncis senatanon Giorgio Silfer pro “voies de fait et injure” (molestado kaj insultoj) ĉe la polico. Sekve de la polica enketo, komparinte la versiojn de la koncernatoj, en dato 17 januaro 2014 la prokuroro de la Neŭŝatela Kantono absolvis la akuziton. Konsekvence, ĉia akuzo tiurilate disvastigita de sen. Rooke estas konsiderenda kiel falsa.

La interima Vickonsulo rimarkigas ke “sen. Rooke povintus unue peti arbitracion ĉe la Kortumo; tio evitigus al li la sigelitan verdikton de svisa aŭtoritato, ke li malpravas. Tiu ĉi dua verdikto des pli malfaciligas lian pozicion”.

Ĝis hodiaŭ sen. Rooke ne apelaciis kontraŭ la verdikto de la Kortumo: li havas ankoraŭ kvar tagojn da tempo, poste lia kazo estos definitive en la manoj de la Senato, kiu voĉdonos pri lia deviga demisio, laŭ la artikolo 6 de la Reglamento (delikto kontraŭ la Civita bono, kiel malversacio, korupto ktp).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.