Rotacio de delegoj en la Kapitulo

HeKo 750 4-C, 17 dec 20

Dum sia hieraŭa kunsido per skajpo, laŭ monata kadenco sub la prezido de la Konsulo (sen. Riichi Karibe), la Kapitulo de la Esperanta Civito registris internan rotacion de delegoj: ekde Novjartago 2021 pri bibliotekoj okupiĝos sen. Conde Rey (vickonsulo pri klerigado) kaj pri kulturaj projektoj responsos sen. Manuela Blanco (vickonsulo pri socialaj aferoj); de ĉi-lasta la delego pri la tempobanko transiros al sen. Giorgio Silfer (vickonsulo pri financoj). La Unua Vickonsulo (sen. Julio Herrero), malsana jam de pluraj monatoj, restis do kun du delegoj el kvar.

La Kapitulo aŭskultis raporton pri antisemitisma epizodo kaj, laŭ dokumentoj kaj atesto, konstatis ke la artikolo aperinta en la organo de la Sennacieca dum 2016 estas aŭtente verkita de la koncerna aŭtoro, kiu en 2018 eldonis eĉ libron pri la sama temo, espriminte seniluziiĝon pro la manko de subteno al siaj tezoj. Kvankam distanciĝo de SAT, aŭ almenaŭ de la redakcio de “Sennaciulo”, estintus oportuna, la Kapitulo opinias ke la epizodo ne makulas la reputacion de tiuj du subjektoj tiel multe kiel asertas la (ofte nefidinda, vidu pri la Civito mem) Vikipedio en esperanto. Restas la responso de la aŭtoro, sed pri tio la Civita ekzekutivo, kiel esence administra instanco, preferas lasi la parolon al la ĉefa politika brako, nome la Senato: eventuale sufiĉos komuna deklaro de la parlamentaj grupestrinoj. 

La Kapitulo ĝojas pro la laboro de Studenta Esperanta Ligo, preparanta la 11an Kulturan Esperanto-Festivalon por aŭgusto 2022 en Svislando (partnere al Kultura Centro Esperantista), kaj havas nenion kontraŭan al la fakto ke ankaŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo aŭspicius ĝin, kiel jam okazis por JARTE en 2017.

La kunsido dediĉis atenton ankaŭ al la projektoj en Afriko, laŭ raporto de la vickonsulo pri financoj. La Konsulo konfirmis ke li kunvokos parlamentan sesion en Buĵumburon (Burundio), se eblos inaŭguri tie la Tanganikan Esperanto-Domon, kun la afrika legacio kaj kun Afrika Esperanto-Instituto, partnero de KCE.

La venonta kunsido de la Kapitulo okazos 13 januaro 2021, tuj antaŭ la vojaĝo de la vickonsulo pri financoj en Afrikon, kie li trejnos dekon da selektitaj Civitaj stabanoj dum la 6a Afrika Esperantologia Semajno, organizita de AEI.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.