Roterdamo anoncas sian n-vican deficitan jaron

HeKo 737 5-A, 18 jun 20

“La buĝeto 2019 antaŭvidis deficiton de preskaŭ 141.000 eŭroj, sed jam eblas diri, ke la fina rezulto estis signife pli bona”, anoncas la estrara raporto pri la pasintjara agado de la Universala. La malpli negativan rezulton kaŭzis ŝparoj “ĉe oficistaro, oficeja domo, la revuoj”.

Laŭ la sama raporto “la laborfortoj en la Centra Oficejo (laŭ kontraktoj) sumiĝis je 4,38 plentempuloj”: iom pli ol kvar plentempaj laborpostenoj. Antaŭ malmultaj jaroj temis ankoraŭ pri deko da plentempuloj.

Bedaŭrinde la magriga dieto por la burokrata aparato ne kaŭzis paŭzon en la struktura deficito de la Asocio, kiu daŭre reekvilibrigas siajn kontojn subtrahante monon el la kapitalo, survoje al eventuala bankroto. Urĝas ŝpari je la kostoj pro la superegoo, nome elspezoj pro diversaj investoj teorie prestiĝigaj sed reale vanaj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.