Roterdamo pretas al kolizio en Afriko

HeKo 623 6-A, 23 nov 16

Pli kaj pli da mono elspezota de ekster Afriko por sukcesigi kongresojn en Afriko dum la venontaj monatoj.

Tuta azia karavano atingos Tanzanion fine de decembro 2016, plejparte el sudkoreoj, por partopreni kontinentan kongreson sub la aŭspicio de UEA, kiu per tiu esperas forviŝi eĉ la memoron pri la pasintjara kongreso en Togolando. Kiel konate, eĉ laŭvice UEA donis la saman nombron: sesa AKE.

La togolandanoj unue defendis sian legitimecon, due esprimis dankon al tiuj kiuj ne semas malkonkordon, trie reagis kontraŭ la iniciato kiu celas humiligi ilin. Roterdamo punis ilin, nuligante projekton de ĝemelado.

Nun UEA anoncas triumfe grandan sukceson de la baldaŭa AKE, kun naŭdeko da aliĝintoj el 23 landoj. La interpreto de c-ano Koffi Gbeglo estas tute alia: “Vere estas hontinda tiu rekorda novkoloniismo UEA-estrar-eca en Afriko”.

La manovro estas laŭ tenajlo, ĉar intertempe TEJO strebas kolekti 25.000 eŭrojn por partoprenigi homojn en IJK 2017, kunvokita al Togolando, sed kontestata de la landa asocio/sekcio.

La kolizio ŝajnas neevitebla. Indas sin demandi, kion gajnos UEA el tiu kolizio, kun multekosta pirra venko. Roterdamo riskas la eksiĝon de pli ol unu landa asocio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.