Roza rezulto en la sondado de La Ondo

HeKo 465 2-A, 24 dec 10

La tradicia sondado de “La Ondo de Esperanto” ĉe dudeko da selektitaj personoj pri “La Esperantisto de la Jaro” donis rozan rezulton: la plej voĉdonitaj estis tri sinjorinoj, nome d-ino Katalin Kovats, d-ino Perla Martinelli kaj mag. Heidi Goes. La titolo estis asignita al la unua, kun vasta marĝeno super la aliaj.

La maldungiteco, kiu alportis bonan ŝancon al Osmo Buller en 2001, tute ne efikis pozitive por la redaktoro de la UEA-organo, Stano Marĉek, praktike ignorita de la sondado, spite ankaŭ al la vasta populareco kiun li akiris per sia lernolibro.

Estas rimarkinde ke neniu el la daŭre tre aktivaj protagonistoj de la Tyresö-generacio (Tonkin kaj Corsetti, ekzemple) ĝis nun ricevis la titolon. Paralele, nur unu el la raŭma generacio ricevis ĝin, kvankam ne plu raŭmisto kaj ne tre aktiva. Ne mankis la okazo de asigno al persono kiu tre aktivis dum jarduo (kun bona honorario) kaj tuj poste praktike malaperis de Esperantio. Nu, sondado estas sondado.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.