Ruse: danuba amikeco, kulturo kaj dolĉa gusto

HeKo 920 2-B, 20 sep 26

Inspirite de paktinta establo en Razgrado sed realigite de la loka societo sub la aŭspicio de Bulgara Esperanto-Asocio, en urbo Ruse ĵus okazis sukcesa Danuba Amika Renkontiĝo Esperanta, 17-20 majo 2026, kvazaŭ daŭrigo de la tradicio de la Danubaj Esperanto-Rendevuoj.

La programo proponis memorindajn spertojn, interalie vizitojn al la bela urbo mem, tiel nomata “eta Vieno“, kiuj kompletigis la ekskursojn al la mirinda rokmonaĥejo de Basarbovo kaj al la impona mezepoka fortikaĵo de Ĉerven. Ĉi tiujn malkovrojn kaj la komunajn horojn akompanis kaj la riĉeco de tre bongustaj manĝoj kaj la plezuro gustumi la faman bulgaran ĉokoladan torton “Garaŝ”. 

 

Ĉio harmonie fonis al la kultura kerno de la aranĝo, nome prelegoj pri la granda rivero. Inter ili eminentis la kontribuo de c-ano Giorgio Silfer pri la majstroverko “Danubo” de Claudio Magris, eldonita antaŭ precize kvardek jaroj. La prelegon prezentis sen. Manuela Blanco, invitita de BEA: en ĝi resonis la etoso de Ruse, kiu samtempe etendis etoson festan pro la Tago de Fido Espero Karitato, per vigla muziko kaj tradiciaj dancoj.

Kiel Vickonsulo sen. Blanco ankaŭ reaktivigis rilatojn inter la Esperanta Civito kaj la bulgara esperantlingva komunumo, specife la Esperantista Domo de Kulturo “Ivan Kirĉev”.

— EDK Razgrado
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.