Saluto al la 10a Asembleo de UNPO

HeKo S

Estimata Prezidanto,

Estas granda honoro porti la saluton de la esperanta popolo al la delegacioj ĉe la Organizo de la Nereprezentataj Popoloj.

En sia enkonduka raporto la Ĝenerala Sekretario, s-ro Marino Busdachin, emfazis la fakton ke la sendependeco estas unu el la opcioj por la memdeterminado de la popoloj. Tiu opcio estas kongrua kun la situacio de popoloj kiuj historie havis propran ŝtaton kaj perdis sian sendependecon pro ekstera invado, kiel la tibeta. Ĝi estas ankaŭ kongrua kun la situacio de popoloj prioritate difinitaj per la teritorieco. Ne en ĉiu kazo tamen konvenas la opcio inspirita de la jakobena koncepto de naciŝtato: iuj popoloj ne kutimas je la hierarkia piramideco, ekzemple indianaj en Latin-Ameriko; aliaj popoloj estas esence senteritoriaj, ĉar vivantaj en diasporo.

La esperanta popolo, reprezentata de la Esperanta Civito, estas diaspora lingva grupo, laŭ la artikolo 1, paragrafo 5, de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj. Ĝi naskiĝis danke al la uzo de inventita lingvo, kiu iĝis por tiu lingva grupo ankaŭ arta perilo kaj identigilo. Esperanto ne estas la unua inventita lingvo kiu atingas tiun rolon: ni povas mencii la ekzemplojn de Landsmal en Norvegio, aŭ de la piĝinaj idiomoj, kiel Tok Pisin en Papuo-Nova Gvineo.

Ni profunde ĝojas pro la diverseco de niaj situacioj, kiuj trovas komunan denominatoron en la politika elekto de neperfortaj metodoj. Ni opinias ke necesas evoluigi ĉi tiun plurecon de opcioj, atentante pri novaj fenomenoj, inkluzive de tiuj karakterizantaj la interretan socion.

La Esperanta Civito volonte kontribuos al ĉi tiu debato. Ni deziras al via Ĝenerala Asembleo grandan sukceson.

Giorgio Silfer,
27 majo 2010

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.