Saluto al la Kongreso de la Popoloj

HeKo 341 1-C, 24 okt 07

Karaj Delegitoj ĉe la Kongreso de la Popoloj,

La Esperanta Civito deziras al vi agrablan inaŭguran sesion de via mandato. Nia bondeziro estas, ke la Kongreso de la Popoloj finfine evoluos kiel efektiva monda parlamento. Ke la Kongreso de la Popoloj estu do multe pli ol la estraro de opinimovado.

Parlamento aprobas leĝojn, direktivojn aŭ almenaŭ rezoluciojn. Valorajn por mobilizi la homojn (ĝuste “people”, origine de via institucio) al la celoj de mondigita socio.

La esperantlingva popolo, nome la komunumo kiu vidas en esperanto ne nur komunikilon, sed ankaŭ esprimilon por transnacia identeco, laboras en tiu direkto kaj estas je dispono por kooperi kun la Kongreso de la Popoloj, same kiel kun la Mondfederisma Movado.

Ni kredas ke venis la tempo por aktualigi la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj, laŭ la granda planeda defio de la 21a jarcento: necesas remeti la homon je la nivelon de la naturo, kaj ne super la naturon.

Ĉu la Kongreso de la Popoloj kapablos levi la ganton? Ni esperas kaj deziras tion.

Gesinjoroj, bonvolu akcepti niajn plej bonajn sentojn.

Giorgio Silfer,  Konsulo de la Esperanta Civito


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.