SAT-Amikaro longigas sian agonion

HeKo 598 8-A, 22 apr 16

Nur kvarono de la membraro partoprenis en la referendumo pri la sorto de SAT-Amikaro, kies rezulto ŝajnas la sensorteco.

Per plimulto de du kontraŭ unu (inkluzive de sindetenoj) la voĉdonintoj opcias por daŭrigo de la societo, sed 41 el 81 (do la absoluta plimulto de la balotintoj, sed proksimume nur unu el ok membroj) decidis pri tia daŭrigo kiel “adaptiĝo” al la cirkonstancoj: konservi nur tion kio funkcias.

La proponoj estas konservi la retejon, kun aktualigado regula, kaj resti sen agado atendante envolviĝon de homoj. Praktike SAT-Amikaro riskas “dormi” dum pliaj du jaroj, por poste ne plu vekiĝi.

La amara konkludo en la (eble definitive lasta) organo el papero: “Ni konstatas gravan disecon inter proponoj kaj engaĝiĝoj, tiom rilate agadojn kiom pri respondecoj. Estas bonaj ideoj sed neniu por ilin efektivigi. Adapti la asocion al nia epoko, sed pere de kiu? Jen grava demando solvenda.”

Unu afero almenaŭ certas: Sennacieca Asocio Tutmonda devos atendi antaŭ ol transpreni la bonhavon de sia franclingva sekcio…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.