Seminario pri denaskismo en Vroclavo

HeKo 642 8-A, 30 apr 17

Kiel kuraĝigi la esperanto-familiojn teni la lingvouzon aktiva? Kiel spertigi al denaskuloj la esperanto-komunumon? Kia estas la rolo de Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj?

Tiuj kaj similtemaj demandoj estos esplorataj dum seminario en Vroclavo (Pollando) “post dek kvin tagoj”. La precizaj dato kaj adreso ne estas troveblaj en la komuniko de la (supozata) organizanto, Universala Esperanto-Asocio.

Inter la vasta dokumentaro pri denaskismo en Esperantio indas mencii la koncernan numeron de la revuo “Femina”, mendeblan ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 642 8-A, 30 apr 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.