Seminario pri homaranismo dum BET

HeKo 644 6-C, 12 maj 17

Planite kiel simpozio, pro la silento aŭ nedisponeblo de diversaj prelegontoj la aranĝo pri homaranismo dum la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Leipaja (1-4 julio 2017) reformuliĝis kiel seminario, kies ĉefpreleganto estos prof. Giorgio Silfer, unu el la plej aktivaj zamenhofologoj.

La seminario analizos la idearon de Zamenhof ankaŭ surbaze de ĵusaj historiografiaj malkovroj. Ĝi artikiĝos kiel kurso, kun unuhoraj intervenoj de aliaj fakuloj, por pritrakti specifajn temojn. En tiu kadro eblas ankaŭ sendi skribajn kontribuojn, kiuj estos diskutataj en Latvio.

Unu el kontribuoj venos de d-ino Perla Martinelli, kiu prelegos pri “Edmond Privat: tra la zamenhofa homaranismo ĝis la religia sinkretismo de Gandhi”.

Korespondadreso: se_legacio ĉe esperantio.net kaj ankaŭ nia redakcio.

(HeKo 644 6-C, 12 maj 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.