Seminario pri informado en KCE

HeKo 427 2-B, 3 mar 10

Lu Wunsch-Rolshoven gvidis semajnfinon pri informado en Kultura Centro Esperantista, kiun partoprenis kadroj kaj aktivuloj el Francio, Italio, Svedio, Svislando, 27-28 februaro 2010. Unu el ili, sen. Bertil Nilsson, tiel priskribas la aranĝon:

“Ĉu informi por varbi varbanton por nia laboro plibonigi la mondon? Aŭ informi por doni al la publiko ŝancon riĉigi sian vivon per esperanto? Dum du tagoj Wunsch-Rolshoven, gvidanto de EsperantoLand, montris kiel la du celoj postulas malsamajn alirojn kaj donas grave diferencajn rezultojn. Aldone la partoprenintoj ricevis multajn praktikajn konsilojn.”

La trejnado precipe enfokusiĝis al la intervjuado. La debato, ankaŭ ekster la seminariaj horoj, estis vigla kaj reciproke stimula.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.