Sen. Rooke ne apelaciis: verdikto definitiva

HeKo 550 9-C, 29 jan 14

Sen. Dieter Rooke ne apelaciis kontraŭ la verdikto de la Kortumo, kiu agnoskis lin kulpa pro la delikto de korupto. Lia viktimo estis c-ano Marek Bamberski, kun la atesto de c-ano Andrzej Nawrocki. Konsekvence la verdikto iĝis definitiva, kaj la Senato voĉdonos pri la deviga demisio laŭ la art. 6 de la Reglamento.

Krom la supra delikto, je la ŝarĝo de la kompromitita senatano estas ankaŭ:
a) por li malfavora verdikto de svisa tribunalo, koncerne denuncon kontraŭ la prezidanto de KCE, ĵus absolvita;
b) mensoga persekutado kontraŭ volontuloj aktivantaj en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono.

La supraj tamen ne estos temo de la Senata decido, sed de decidoj fare de la Asembleoj de la paktintaj establoj ĉe kiuj li (kaj lia edzino Jun Liu, kunsubskribinte lukontrakton) havas ankoraŭ problemojn. La Asembleo de KCE jam decidis la deloĝigon de ambaŭ personoj, en novembro 2013.

Pro la bedaŭrinda klopodo de la kunprezidantino de Svisa Esperanto-Societo utiligi c-anon Rooke por malstabiliga kampanjo, la sama Asembleo aprobis rezolucion koncerne ĉiun societon kie ŝi estas estraranino.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.