La komisiono por la eventuala reformo de la Senata reglamento, elektita de la Senato de la Esperanta Civito kunsidanta en Pavio 29 decembro 2026 estas laboranta malrapide kaj atente: gesenatanoj Fernández, Kagina kaj Martinelli atingis la duan ĉapitron.
Rilate al la unua ĉapitro (artikoloj 1-7) post diskutoj aperis konverĝo pri la principo enkonduki la eblon agnoski senatanon kiel demisiintan pro malasidueco. Se pri la principo ĉiuj komisionanoj konsentas, estas diverĝo (tamen ne granda) pri la koncerna proceduro. Tial la komisiono submetos du proponojn (majoritatan kaj minoritatan) al la Senato. Simile okazos pri eventualaj aliaj diverĝoj.
La komisiono devus liveri sia(j)n raporto(j)n al la Konsulo fine de junio 2026
— Konsulino