Senata rezolucio el civitana ideo

HeKo 435 6-C, 1 maj 10

La Konsulo fermis hieraŭ la unuan senatokonsulton pri propono de ne parlamentano. La ideo de c-ano Carlos María el Brazilo transformiĝis al rezolucipropono, subskribita de sen. Felszeghy, Gonĉarov, Martinelli (Verda grupo) kaj Bartek (Blanka grupo). Efektive ĉiuj grupestroj, inkluzive de la Ruĝa, sin esprimis favore, do preskaŭ certe la rezolucio estos aprobita ĉe la venonta senata sesio, en aŭgusto.

La propono komisias la Kapitulon rilati kun gejunuloj havantaj la esperantan civitanecon, por ke ili (kun la subteno de la Kapitulo) “iniciatu kaj partoprenu kun aliaj eventuale sen la esperanta civitaneco, kvazaŭ delegitoj de la respektiva etno (eĉ se ghi ne havas naciŝtaton), eksperimentan <Forumon de la esperanto-junularo pri la monda paco>, kiu disvolviĝos […] kvazaŭ miniatura UN-asembleo”.

Enskribante la rezoluciproponon en la tagordo de la senata sesio, la Konsulo ĝoje konstatis, ke “la ideoj de unuopa civitano facile atingas la Senaton, kio montras kvalitan kreskon de la demokratio en Esperantio”.



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.