Senato kaj Kapitulo kvorumas en Andaluzio

HeKo 516 9-C, 9 okt 12

Kaj la leĝodona kaj la ekzekutiva povoj de la Esperanta Civito kunvenos kvorume en Andaluzio ĉi-semajne, sub la prezido de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey.

La Senata sesio vidos la partoprenon de almenaŭ dek el dek naŭ membroj, nome por la opozicioj Anna Bartek (Blanka grupo) kaj Dieter Rooke (Ruĝa grupo) kaj por la majoritato (Verda grupo) Marie-France Conde Rey, Ljubomir Trifonĉovski, Joel Batila, Agneta Emanuelsson, Jarl Hammarberg, Julio Herrero, Riichi Karibe, Giorgio Silfer: entute ok eŭropanoj, unu afrikano, unu aziano. Pri la neĉeestontaj parlamentanoj necesas klarigi ke la strikta situacio en Eŭropo malhelpas la akiron de vizoj por preskaŭ ĉiuj afrikanoj: tio estas konata fenomeno, kiun eblos eviti venontjare, kiam la Civita Parlamento estos kunvokita al Burundio.

La Kapitulo kunvenos unuafoje morgaŭ, 10 oktobro 2012: ĉeestos kvin el naŭ membroj, nome Conde Rey, Trifonĉovski, Herrero, Martinelli kaj Silfer.

Por la Forumo, inter efektivaj kaj observantaj delegitoj, certe ĉeestos la sekvaj paktintoj: Esperanta Naturamikaro, Esperanta PEN-Centro, Fajszi Amika Rondo, Feminisma Esperanta Movado, Kultura Centro Esperantista, Kooperativo de Literatura Foiro, redakcioj de “Femina”, “Heroldo de Esperanto”, “Literatura Foiro”.



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.