Senatokonsulto pri amendo al Lex Academica

HeKo 690 7-C, 19 sep 18

Laŭ la art. 23 de la Senata Reglamento la Konsulo vokas al senatokonsulto pri nova leĝopropono, subskribita de senatanoj Bartek (Blanka grupo), Conde Rey (Verda grupo), Karibe (Verda), Kirova (Verda), Mihalkov (Blanka), Mushosi (Blanka) kaj Silfer (Verda). Raportisto: Giorgio Silfer.

ENKONDUKA RAPORTO

Lex Academica normigas la funkciadon de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĝia artikolo 6, paragrafo 3 (Proceduro) diktas: “Post adekvata interna diskuto, la LK decidas pri respondo, kiu validas nur se ĝin aprobas du trionoj de la tuta LK.” Ĝia art. 7, paragrafo 2 (Baloto) precizigas: “La nepartopreno en la baloto estas kalkulita kiel nea voĉo.”

La “coniuctio praescripti” (preskriba kombiniĝo) el la du paragrafoj kaŭzas, ke preskaŭ neniam io estos aprobita, ĉar ekzemple necesus ok esprimitaj jesoj el dek unu voĉoj. Tio praktike signifas la unuanimecon, ĉar ĉiam iuj silentas kaj ne voĉdonas.

Gardante la valoron de neo al la nepartopreno (kaj tiel favorante eventualan opozicion), la subskribintoj proponas amendon al la art. 6, par. 3, nome: “Post adekvata interna diskuto, la LK decidas pri respondo, kiu validas nur se ĝin aprobas la absoluta plimulto de la tuta LK.” La absoluta plimulto hodiaŭ egalas al ses voĉoj el dek unu.

Inter la proponintoj tri estas Lingvaj Komitatanoj (fakte ĉiuj LK-anoj en la Senato).

TEKSTO

(Unusola artikolo) La paragrafo 3 en la artikolo 6 de Lex Academica estas anstataŭita per la sekva: “Post adekvata interna diskuto, la LK decidas pri respondo, kiu validas nur se ĝin aprobas la absoluta plimulto de la tuta LK.”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.