Sensacio plus malracio = Libera Folio

HeKo 434 8-C, 26 apr 10

Neniu instanco de la Esperanta Civito havas problemon kun afrikaj establoj aliĝintaj al la Pakto, spite al la dezirpensado de la skandalgazetisto produktanta “Liberan Folion”. Kontraŭe, problemojn (kaj abundajn) kun afrikanoj havas la homo kies voĉtubo estas “Libera Folio” mem ekde 2003.

Kiel klare komunikite, la eksterafrika partnero en la organizo de la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto (LF-koop) ne “nuligis” la kongreson, sed nur prokrastis ĝin, por ke ĝi estu plej kongrua al la bezonoj de la nova sendependa esperanto-movado en Afriko. La reago de la ĉefa afrika partnero en la organizado de JAKE (TIETo), kiu emus realigi la kongreson kiel eble plej baldaŭ, pruvas ke la afrikanoj mem favoras la kongresan projekton.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.