SES aprobas la Fettes-statutreformon

HeKo 621 2-A, 2 nov 16

Bona novaĵo por prezidantoj Fettes kaj Mandirola: malgraŭ la firma opozicio de sia antiraŭmisma kunprezidanto Dietrich Weidmann, eksterordinara Ĝenerala  Kunveno de Svisa Esperanto-Societo ĵus aprobis la statutreformon de UEA.

Tial ankaŭ svisaj voĉoj subtenos la emancipiĝon de TEJO, kontraŭ kiu daŭre batalas la centralisme konservativa alo, gvidata de Osmo Buller.

Raŭmistoj pledis por la akcepto de la TEJO-koncernaj statuteroj, do favore al la nova kurso en UEA. La sinteno de la alia SES-kunprezidanto, Mireille Grosjean, kiu malfavoris al TEJO per sindeteno dum UK, ĉi-foje estis favora.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.