SES ne emas financi afrikan kongreson

HeKo 528 9-A, 24 mar 13


Hieraŭ disvolviĝis en orienta Svislando la ordinara jarkunveno de Svisa Esperanto-Societo. Ankoraŭfoje ĝi ne aprobis proponon de la estraro por financi projekton. Pasintjare temis pri la ideo rezigni je duono de la kredito ĉe KCE. Ĉi-jare temis pri donaco de kvin mil frankoj por financi Afrikan Kongreson en Benino, por kiu aktivas la kunprezidantino de SES.

Kiel kutime la reziston kontraŭ la elspezemo (aŭ investemo) de kunprezidantino Mireille Grosjean gvidis prezidinto Bruno Graf el Berno, kiu kontraŭproponis la duonon de tiu sumo.

Post longa diskuto la trideko da ĉeestantoj akceptis ke SES  donacu ne pli ol mil  frankojn el la asocia kaso. La Estraro do alvokis al libervolaj kontribuoj. Pendas la demando, pri kiu pagos la kostojn de s-ino Grosjean al kaj en Afriko.

Alia societo registrita en Svislando, Kooperativo de Literatura Foiro, estas engaĝita por organizi Jubilean Afrikan Kongreson en Esperanto meze de novembro 2013. La kostoj de JAKE pezas sur la kasoj de neniu landa asocio de UEA, nek de UEA mem.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.