Ses poemaroj por La Verko de la Jaro

HeKo 345 2-B, 17 jan 08

“Eklipsas” de Jorge Camacho, “Kantoj de Anteo” de Mao Zifu, “La lingvo serena” de Baldur Ragnarsson, “Miozoto” de Margarethe-Greta Stoll, “Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj” kaj “Prefere ne tro rigardi retro” de Eli Urbanová estas la kandidataj titoloj por la PEN-premio “La Verko de la Jaro” 2007.

La poemarojn, surmerkatigitajn en 2006/2007, proponis almenaŭ tri membroj de la Esperanta PEN-Centro, kaj la finan voĉon havos la abonantaro de la revuo “Literatura Foiro”, kiuj per referndumo ĝis 30 aprilo 2008 esprimos sian preferon. La voĉdonilo aperos en la februara numero 231 de “Literatura Foiro”; eblas voĉdoni ankaŭ rete. La sekretario de la premio estas c-ino Milena Makaveeva, Bulgario.

La premio de la Esperanta PEN estas asignita al poeziaj aŭ prozaj verkoj, laŭ alternaj jaroj. Unuafoje ĝi estis asignita pri 1976, al “Ĉu vi kuiras ĉine?” de Johán Valano. Verkoj de István Nemere gajnis kvar fojojn. Pasintjare gajnis romano de Spomenka Ŝtimec. Temas pri la sola literatura premio (por originalaĵoj en nia lingvo) agnoskita ekster Esperantio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.