Seulo aŭguras finnan prezidonton

HeKo 653 3-A, 27 jul 17

Duobla ŝako de Osmo Buller, eksa direktoro kaj nuna komitatano de Universala Esperanto-Asocio, dum ĝia kongreso en Seulo.

Per deklaro pri kontraŭa voĉo al la buĝeto 2018 proponita de la Estraro, s-ro Buller trenis la opozicion ene de la Komitato. La buĝeto ne estis aprobita, kaj prezidanto Fettes devos submeti alian al perkoresponda baloto. Tamen la estraro povis eviti la kolektivan demision, kiun morala devo altrudus al ekzekutivo malaprobita de la kontrol-instanco, ĉar en la momento de la baloto simple mankis la kvorumo.

La ĉefa kaŭzo de malkonsento estas la buĝetita redukto de la salajroj por la oficistoj en Roterdamo. Tio memorigas pri 1995, kiam estrarano Bakker, subtenata de siaj gekolegoj, proponis maldungi duonon de la oficistaro por ekvilibrigi la asocian bilancon. Tiam la tuta stabo minacis foriri, kaj la estraro (anstataŭ kapti la bonan ŝancon) preferis mem retiriĝi.

La seulan memgolon de la majoritato akompanis dua sukceso de Buller, ĉi-foje nerekta: UK 2019 okazos en Finnlando. Se konsideri ke temas pri elektojaro, kaj ke Fettes ne rajtos rekandidatiĝi, la vojo al la prezidanta seĝo aperas tute glata por la eksdirektoro, ludonta sur propra tereno…

Komentoj

Andreas Künzli

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 22h34

Sola savanto de UEA eble povus esti Osmo Buller kiel nova prezidanto, kiu ŝajnas esti la sola homo en tiu organizaĵo, kiu havas realisman senton, konsciencon de respondeco kaj disponas pri veraj spertoj kaj kapabloj. Necesus agi jam nun sen atendi ĝis 2019.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.