Silfer ne subskribas PEN-rezolucion pri Hungario

HeKo 677 5-B, 18 apr 18

Dum la asembleo de la PEN-Komitato pri Verkistoj por Paco, ĵus okazinta en Bledo, la franca centro proponis, kun la konsento de la slovena komitatestro, rezolucion pri la situacio en Hungario. La propono enhavis pezan atakon kontraŭ premiero Viktor Orbán, kies politiko kaj lastatempaj ksenofobiaj asertoj tanĝis faŝisman sintenon.

La delegito de la Esperanta PEN-Centro, c-ano Giorgio Silfer, atentigis ke li ne subskribos tiun rezolucion, ĉar ĝi estus tro granda donaco por s-ro Orbán, kiu ne meritas tiom da reklamo. La nova ksenofobia ondo en Eŭropo koncernas plurajn landojn, tiel okcidente kiel oriente. Oni ne komprenas kial emfazi nur Hungarion.

“Multe pli efika estus rezolucio kiu, anstataŭ listigi la strategion de Orbán, deklarus la solidarecon de PEN Internacia al la minacataj privataj universitatoj (el ili la plej grava estas financata de George Soros), al la minacataj civilaj societoj, al la rifuĝantoj, konforme al la ideala horizonto esprimita en la PEN-Ĉarto” diris c-ano Silfer. Forta minoritato ekestis, opozicie al la rezolucio, kaj voĉdonis sindetene.

La taktiko formulita de la Esperanta Centro des pli efikis por alia rezolucipropono, kiu sponsoris la usonan tezon rilate la uzon de biokemiaj armiloj en Sirio. Rezultis kondamno pri la uzo de tiaj armiloj, sen specifa denunco pri unu aŭ alia flanko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.