Simpozio en hibrida formo pro funebra omaĝo

HeKo 908 4-B, 28 apr 26

La simpozio de Kultura Centro Esperantista pri “Andragogio kaj didaktiko”, 1-3 majo 2026 en Ĉaŭdefono, disvolviĝos parte telematike pro funebra omaĝo al la karmemora c-ano Bertil Nilsson; duono de la intervenoj estos do virtualaj kaj precipe en intervjua formo.

En fizika ĉeesto parolos c-anoj Alessio Giordano (pri sia sperto kiel esperanto-docento al samuniversitatanoj) kaj Giorgio Silfer (pri andragogio aplikita al esperanto).  C-ano Stano Keable donos ateston pri sia edukiĝo kiel denaska esperantisto.

Telematike alestos c-anoj Rubèn Fernández (pri esperanto-teleinstruado en universitato) kaj Giacomo Comincini (pri eduko kaj identeco: la kazo de la Esperanta Civito). Krome d-ro Andrea Vaccari pri sia esperanta instrumetodo por adoltoj.

Sekvos informo pri la preciza horaro, kiu devas kongrui kun la Asembleoj de KCE kaj de LF-koop.

— KCE-sekretario
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.