Simpozio pri Homaranismo: tria tago

HeKo 400 3-B, 19 aug 09

Dum la tria tago, la Simpozio pri Homaranismo okazanta en Ĉaŭdefono adresis sian atenton precipe al la rilatoj inter homaranismo kaj aliaj religioj.

Efektive la taga ĉeftemo estis nur parto, sed ne akcesora, de la prelego de sen. Walter Zelazny, traktanta problemojn en la verkado de Zamenhof-biografio. Tiurilate prof. Zelazny starigis plurajn demandojn, kiuj vekis vervan debaton pri la orientiĝo de la Homarano numero unu en la sociaj kaj politikaj eventoj de la epoko.

Pli strikte rilata al la religiemo de Zamenhof estis la interveno de c-ino Zofia Banet Fornalowa (kiu emfazis la rolon de la familio en la judaismo, kaj konsekvence en la provoj apliki homaranismon), kaj precipe la prelego de c-ano Armando Zecchin, kiu esploris la kongruecon inter homaranismo kaj katolikismo. La debato post la kontribuo de Zecchin tuŝis plurajn fadenojn, enfokusigante la teologion de Zamenhof, sen definitivaj konkludoj.

La kongruecon inter la religiemo de Zamenhof kaj tiu de Gandhi pritraktis s-ro Henri Masson. Tiu kongrueco verdire estas pli defendebla se oni komparas la ideojn de Privat al tiuj de Gandhi. Per filmo dediĉita al la vivo kaj verkaro de “Mahatma” Gandhi finiĝis la bela tago.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.