SIPU invitas kongresi en Burundio

HeKo 474 3-B, 20 mar 11

Hieraŭ matene en Buĵumburo dum ordinara kunveno la Komitato de Societo Internacia por Paco Universala analizis la rezultojn de la aktivecoj en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro, sub la prezido de c-ano Frederiko Nimubona.

La SIPU-Komitato taksis tre sukcesaj kaj la ceremonion de la unua ŝtono por la civito “AmaHoro” kaj la trian Afrikan Esperantologian Semajnon. Unuanime la Komitato esprimas sian dankon al la Kapitulo de la Esperanta Civito, speciale al la Konsulo, pro la unua iniciato, kaj al Kultura Centro Esperantista pro la partnereco en la realigo de la dua, inkluzive de la unua Civita lingvotesta sesio.

La Komitato ekzamenis ankaŭ la evoluon de la SIPU-fako “Afrika Esperanto-Instituto” (gvidata de c-ano Marteno Mbazumutima), kaj decidis potencigi ĝin partnere al aliaj paktintoj, unuavice KCE kaj LF-koop en Eŭropo. Tia potencigo des pli necesas, ĉar intertempe AEI ne plu havas propran sidejon.

Fine, la Komitato decidis inviti al Burundio, ĉirkaŭ Pasko 2013, la Jubilean Afrikan Kongreson en Esperanto, origine planitan por la fino de 2010 en Lomeo. La partnero por la organizo de tiu kongreso estos LF-koop, kies kongresfako kaj Administra Komitato pritraktos la inviton venontsemajne, dum kunveno en Ĝenevo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.