Slovenaj verkistoj gastigos nian literaturon

HeKo 692 3-B, 3 okt 18

C-ano Giorgio Silfer, kunaŭtoro, prezentos dufoje la libron “Historio de la esperanta literaturo” al parte ne esperantista publiko, fine de ĉi tiu monato en Slovenio. En Ljubljana gastigos lin en sia propra sidejo la potenca Slovena PEN-Centro, 26 oktobro 2018. La antaŭan tagon li prelegos ĉe prestiĝa kultura klubo en Maribor.

La du prezentojn, sub la aŭspicio de la Esperanta PEN-Centro, kunorganizas la esperantlingvaj komunumoj en Mariburgo kaj Labako. Interpretos c-ano Vinko Oŝlak, kristana intelektulo, konata filozofo kaj publicisto.

Dum la antaŭa semajno, precize la 18an de oktobro,  c-ano Silfer gastos ĉe la 50a literatura kafejo en Budapeŝto, parolante pri sia lasta dramo: “Mira, Jusefo kaj la gardeloj”. Kunorganizas Fajszi Amika Rondo ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.