Somera lingvotesta sesio en Svislando

HeKo 399 9-C, 16 aug 09

Hodiaŭ, fine de la brile sukcesinta semajno de la Esperantologia Fakultato, ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, kvar kandidatoj trapasis la lingvotestan sesion organizitan de Kultura Centro Esperantista, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Jen la rezultoj.

Nivelo C.1, bakalaŭra: s-ro Samuel Leder (Svislando), diplomita; nivelo B.2, kapableca: c-ano Marek Bamberski (kun laŭdo) kaj c-ino Etel Zavadlav, diplomitaj; nivelo B.1, intera: c-ano Ciril Läng (Svislando). Kvina kandidato (por la nivelo C.2, majstra) rezignis pri la ekzameno. La ekzamenitoj aĝas inter 18 kaj 46 jaroj.

La lingvotesta komisiono konsistis el sen. Bertil Nilsson kaj Giorgio Silfer. La venonta lingvotesta sesio okazos en aŭtuno. Eblas kontakti KCE tra nia redakcio, por organizi lingvotestan sesion konforme al KEFR, Komuna Eŭropa Framo de Referenco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.