Someraj anstataŭoj en Esperanto-Domoj

HeKo 535 2-C, 25 jun 13

Fondumo Pro Esperanto kiel regio anoncas ke, pro forestado dum la someraj monatoj, sen. Dieter Rooke, domestro en Ĉaŭdefono, estos anstataŭata de sen. Anna Bartek, kaj c-ino Perla Martinelli, domestrino en Malago, estos anstataŭata de s-ino Mouna Ezzaoudi. La nemoveblaĵo en Budapeŝto restos fermita ĝis 25 aŭgusto 2013.

La referencaj personoj por la eksteraj aŭtoritatoj restos: en Ĉaŭdefono sen. Giorgio Silfer, prezidanto de Kultura Centro Esperantista; en Malago sen. Julio Herrero, prezidanto de Esperanta Naturamikaro; en Budapeŝto c-ano György Nanovfszky, kunordiganto de Fajszi Amika Rondo.

Alia cirkulero precizigis, ke la ofico de domestro dependas de Fondumo Pro Esperanto kiel regio. La regio nomumas kaj malnomumas, aŭskultinte la proprietulojn. La
domestroj komunikas sian eventualan demision al la regio. La eksiĝo aŭ eksigo estas komunikenda almenaŭ tridek tagojn antaŭ la dato de la oficoĉeso.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.