Speciala Heroldo pri la senataj elektoj 2011

HeKo 494 7-C, 14 nov 11

La Esperanta Civito, kiel kutime, komplete financis la numeron de “Heroldo de Esperanto” dediĉitan al la elektoj por la Senato kaj la Konsulo, okazontaj tra la tuta Esperantio 15 decembro 2011.

La numero enhavas la biogramojn kaj portretojn de ĉiuj 36 kandidatoj, laŭ tri listoj (en 2006 estis same tri listoj, sed 35 kandidatoj), la balotilon kun detalaj klarigoj, la programojn de la tri listoj.

La numero, redaktita laŭ la indikoj de la KoKuSoj, iras en pdf-formato al ĉiu civitano rete kuplita, kaj en papera formato al kiel eble plej multaj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.