Specimeno el la ĵus presita esearo de G. Silfer

HeKo 914 2-B, 29 jun 26

La esperanta socio spertis tri indiĝenajn ideologiproponojn: aŭ kvar, se inkluzivi raŭmismon, kiun tamen ni konsideras nur metodo, ĉar ĝi (male al la unuaj tri) ne proponas, aŭ profetas, palingenezon. Certe praraŭmismaj trajtoj karakterizas la penson de ĉiuj tri ideologoj, tiel ke ili rajtas esti antaŭuloj de la raŭmisma fenomeno; sed esti sur la raŭma vojo ne jam signifas atingi Raŭmon.

En nia analizo, la distingo inter ideologio kaj metodo baziĝas precipe sur la fakto ke, celante propran palingenezon, ideologio inklinas al ekskluziveco, metodo male ebligas plurismon. Konsekvence raŭmismo ne celas restrikton: nenio malbona se en la Esperanta Civito ekzistas pluraj partioj, eĉ forte diverĝaj rilate la planon por konstrui Esperantion. Tial ke, laŭ raŭmismo, la esperantistaro profiliĝas ne kiel movado, sed kiel popolo, nature la disvolva modelo estas plurisma.
Se psikolingvistike analizita, la homaranismo estus difinebla kiel la klopodo de Lazaro Ludoviko Zamenhof doni al sia lingvo ne nur komunikan, sed ankaŭ reprezentan funkcion. Por la unua necesas gramatiko kaj vortaro; por la dua iu specifa maniero percepti la mondon. Zamenhof atribuis al esperanto sian mondpercepton, tiel ke “la lingvo por la tuta homaro” reale fariĝus “la lingvo de la homaranoj”. Alivorte: la lingvo de nova popolo, distingebla laŭ ius fidei (nova neŭtrale homa religio) kaj laŭ  ius sermonis (nova neŭtrale homa lingvo). Tiu nova popolo konduku al la zamenhofa palingenezo, nome la estingo de la intergenta malamo, per universala kunfandiĝo de ĉiuj gentoj.
Eŭgeno Lanti sekularigas tiun koncepton, kaj anstataŭ la religio li metas la klason, nome la proletaron. Distingante inter kosmopolito (burĝa mondcivitano) kaj sennaciulo (proleta mondcivitano) Lanti revenas al la bela sonĝo de l’ homaro, kiu ne kun, sed sen eterna ben’ efektiviĝos. La lantia savrimedo (unu socia klaso savos la mondon) reeĥas Karlon Marx, kiu bezonis mesian savrimedon, kiel decas al la hebrea kulturo (al kiu apartenis, vole-nevole, Marx mem).
Edmond Privat estis religiema dum sia tuta vivo. Kalvinisme edukita, li orientiĝis al novaj religiaj spertoj, akorde al siaj kristana socialismo, pacifismo, mondfederismo. Dum la unuaj tridek jaroj de sia publika vivo (ekde la adolesko, fakte) Privat supozis trovi en la esperantistaro la avangardon kiu iĝus la portanto de liaj idealoj. Post la renkonto kun Gandhi kaj la seniluziiĝo pri Universala Esperanto-Asocio, Privat aliĝis al la kvakera movado, vidante en ĝi la kristanan ekvivalenton de la gandhismo: kaj en tiu medio, malfermita al la interreligia dialogo, li esperis trovi la saman avangardon, tamen ankaŭ vane.

Legu pli en “La socia historio de la esperanta popolo” de Giorgio Silfer, eldonis LF-koop

— Librofako de LF-koop
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.