Statutreformo por Societo Yvonne Martinot

HeKo 876 9-A, 12 jun 25

Post du tagoj la Asembleo de Societo Yvonne Martinot en Bureso, Francio (Esperanto-Centro “La Kvinpetalo”) aprobos la duan statutreformon: la unua okazis en 1997 kaj sankciis (pro diferenco de unu voĉo) la disiĝon de SYM el LF-koop; hazarde inter la favoraj al la disiĝo estis ges-roj Claude kaj Andrée Gacond.

La kialoj estas ke la staĝoj ne plu alportas rimedon, do ke, kiel fakte en lastaj jaroj, ni vivas/vivos ĉefe per donacoj. Alia estas ke ni deziras fariĝi “d’intérêt général” por postuli la rajton deklari la donacojn por ke la donacantoj deduktu parton el sia imposto”, klarigas s-ro Henri Cousson, sekretario de SYM.

La statuto de 1997 tekstas: “Lors de la réunion constitutive du 12 juillet 1985 à Bouresse (Vienne), a été créé, à l’initiative de la Société Coopérative Literatura Foiro , une association culturelle dite Société Yvonne Martinot, régie par la loi du 1er juillet 1901, publiée au Journal Officiel du 2 juillet 1901, et dont les statuts ont été déposés à la sous-préfecture de Montmorillon (Vienne) le 26 août 1985.

Les présents statuts, adoptés au cours de l’assemblée générale ordinaire des membres réunis à Bouresse le 16 février 1997, annulent et remplacent ceŭ adoptés le 12 juillet 1985. L’association conserve le nom de « Société Yvonne Martinot », du nom de sa généreuse initiatrice dévouée à la cause de la langue internationale Espéranto. Les locaŭ, où se situent ses principales activités, conservent le nom de « La KVINPETALO ».

Malkuplite de sia tegmenta organizo, SYM pli kaj pli reduktiĝis al Bureso, perdis klientojn kaj eksterajn iniciatojn (ekzemple regionajn Esperanto-Rendevuojn). Grava turnopunkto (post la morto de Georges Lagrange kaj la retiriĝo de Suzanne Bourot) estis la Asemblea malaprobo pri la propono de interna minoritato vendi la domojn kaj per la akirita kapitalo iniciati aranĝojn diversloke; post tiu malaprobo vanuis la SAT-Amikara komponanto de SYM.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.