Stefano Keller pravigas Gbeglon

HeKo 604 9-A, 27 jun 16

Post la anonco pri la subita demisio de c-ano Stefano Keller el la estraro de UEA, c-ano Koffi Gbeglo komentariis, ke tion kaŭzis desaponto pro la konduto de “reganta triopo”. Verdire la demisiinto neniam klarigis sian decidon, ĝis la ĵusa ricevo de longa komuniko, per kiu li konfirmas la tezon de c-ano Gbeglo. La esencaj frazoj estas:

“Ekzistas problemoj de interna komunikado kaj informado, manko de kunlaboro en la estrargrupo, troiga interpretado de siaj roloj kaj ebloj (supereco) fare de la mastruma grupeto (aŭ de la prezidanto) rilate al la aliaj estraranoj, ilia apartiĝo (pri kontaktoj, decidoj, ktp).”C-ano Keller plendas ankaŭ pri falsado de protokoloj, akuzante la vicprezidanton kaj la sekretarion. Tian falsadon li denuncas ankaŭ pri la konsisto de la UEA-estraro, en la roterdama retejo, kiu “estas tipe karakteriza pri la funkcimaniero de la triumvir[ar]o”, asertas la hungardevena sviso, kiu daŭrigas per iom valaneska leksiko:”Mi ne povas konsideri tiun estrar-an-ar-on “teamo”, do iu bone kunlaboranta grupo de personoj. Teamlaboro signifas interalie kunordigitan agadon, reciprokan kaj bonan komunikadon, komunajn diskutojn, decidojn, ktp. Bedaŭrinde, ĉion tion mi ne vere spertis dum tiu ĉi estrar-periodo 2013-2016”. La lasta precizigo povus signifi, ke Keller spertis teamecon sub Dasgupta, kaj ne sub Fettes-MacGill-Schäffer. Audietur et altera pars…[Heko 604 9-A, 27 jun 16]

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.