Strategia deklaro de Afrika Esperanto-Instituto

HeKo 716 1-B, 10 aug 19

Afrika Esperanto-Instituto, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, diskonigas sian Strategian Deklaron ĝuste hodiaŭ, en la Tago de la Pakto:

VIZIO

  • Arigi ĉirkaŭ ni la celkonscian afrikan esperantistaron.
  • Krei novajn sinergiojn kaj stimuli la kunlaboron inter afrikaj esperanto-kleruloj.
  • Konstrui kadran strukturon taŭgan por disvolvi la kompetentojn de la afrika esperanto-inteligencio.

MISIOJ

  • Transporto kaj distribuo de didaktikaj varoj kaj fakaj kompetentoj de Eŭropo al Afriko.
  • Formado de esperanto-aktivuloj kaj specife esperantologoj.
  • Esplorado pri la kulturaj kontribuoj eblaj el Afriko.
  • Servado al orientita kaj selektita klientaro.
  • Dokumentado pri la historio de la afrika Esperantio.

VALOROJ

  • Motivita engaĝo: investi sin en la AEI-misioj kun energio kaj profesieca konscio.
  • Kvalito: partopreni en la solvo de mankoj kaj misfunkcioj.
  • Komunikado: aŭskulti, partumi, transdoni informojn, kaj zorgi pri ilia kompreno.
  • Kooperado: labori en spirito interhelpa, valorigante la reciprokan konfidon.
  • Iniciatemo: engaĝi sian respondecon per la alpreno de decidoj kaj ties plenumo.
  • Respekto, lojaleco, honesteco: sin adresi respekteme al la alparolato, doni pruvon de fidindeco kaj konstanto pri kio ni estas kaj kion ni faras.
  • Efiko: ni estas efikaj kaj uzas resursojn kaj rimedojn kiel eble plej efike.

AEI konsistas el du kolektivaj membroj: SIPU en Afriko kaj KCE en Eŭropo. Ĝi planas organizi la 6an Afrikan Esperantologian Semajnon fine de 2019 aŭ komence de 2020 en Buĵumburo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.